Ora Mezo

Ĵurnalo

la 28-a de aprilo 2008

Blogoj kaj retejoj

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Nu do, ŝajnas ke mi jam decidis pri miaj blogoj kaj retejoj.

Mi restigu mian konton ĉe Ipernity ĉefe por fotoj kaj ĉi-tiun blogon kaj retejon por Esperantlingvaj tekstoj kaj blogeroj.

Por ruslingvaj tekstoj mi havas mian ĉefan retejon ĉi-tie kaj mi restigu nur VivĴurnalan konton por fotoj ktp. Ĉiuj aliaj blogoj, vikioj kaj paĝaroj estu forigitaj post kiam mi transportos tekstojn.

la 22-a de aprilo 2008

Ĉu translokiĝi?

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Mi malkovris por mi mem WordPress.com. Mi jam kreis novan rusligvan paĝaron kaj metis tien ĉiujn miajn artikolojn, projektojn ktp (vd. dmych.wordpress.com). Iom poste mi kreis alian blogon tie: oramezo.wordpress.com - por skribi Esperante.
Mi havas tro multe da diversaj paĝaroj kaj blogoj. Kaj mi volus malpligrandigi ilian kvanton. Mi volus kolekti ĉion "sub unu tegmento", kaj ŝajnas ke WordPress permesas fari tion, ĉar tie eblas facile krei ne nur blogon sed ankaŭ plenan paĝaron.
Do, mi invitas ĉiujn al mia nova paĝaro kaj blogo!

la 23-a de marto 2008

Mi ĉe fotobankoj

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto


Mi komencis publikigi fotojn ĉe diversaj fotobankoj. Jen estas la unuaj:

fotolia
albumo

la 15-a de marto 2008

Esperanto 2.0 TV ĉe WorldTV.com

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Esperanto 2.0 TV

Klaku sur la bildo kaj spektu!

la 11-a de marto 2008

Novaj fotoj

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto



Modelo: Nastja

(klaku sur la foto por vidi pli)

Novaj fotoj spekteblas ankaŭ en mia fotoblogo: http://cxiutaga-fotisto.blogspot.com/
kaj ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/home/dmych
Bonvenon!

la 6-a de marto 2008

Modeloj

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Hierau mi ricevis ankorau unu kontrakton (konvencion? angle Model Release). Mi jam delonge volis tiun fraulinon farighu mia modelo. Shi fakte ankau volis tion. :)
Do, mi malfermas novan sezonon de fotado. Por marto mi planas du fotosesiojn, kaj du por aprilo. Kaj mi jam havas modelojn. :)

la 3-a de marto 2008

Flickr

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Post plia esplorado mi trovis ke Flickr permesas krei senpage nur tri albumojn! Ne, mi ne volas pagi. Sufiĉas ke mi pagas por FishUp, sed tiu ja estas pli utila por mi!

Nu, mi igis Deepest Sender funkcii sub Firefox kaj mi estas sufiĉe feliĉa. :)

P.S. Se ĉe vi Deepest Sender ankaŭ ne funkcias sub Firefox en Vindozo XP, vi malfermu dosierujon C:\Documents and Settings\{VIA NOMO}\Application Data, ŝanĝu nomon de la dosierujo Mozilla al Mozilla_bak (aŭ ia alia), relanĉu Firefox'on kaj instalu Deepest Sender denove. Nun, se ĝi funkcias, vi kopiu viajn legosignojn kaj agordoj - por tio necesas fermi Firefox'on kaj kopii bookmarks.html kaj prefs.js el la konservita Mozilla_bak en la novaperinta dosierujo Mozilla.

la 2-a de marto 2008

Socia foliumilo, blogoj ktp

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Antaŭ nelonge mi trovis ke mia plej ŝatata programo por enskribi en blogojn, Deepest Sender tute ĉesis funkcii en Firefox en la hejma komputilo. Mi ja havas kelkajn blogojn, do mi volas uzi nur unu programon por blogi, kaj Deepest Sender estis tia...

Kion fari? Mi rememoris ke mi ja havas alian foliumilon Flock, kiu devenas de Firefox. Kaj tiu ĉi foliumilo prezentas sin kiel socia foliumilo - ĝi jam de komence havas programeton por blogi (devenan interalie de Deepest Sender), sed mi ne povis uzi ĝin pro iuj problemoj kun unikodaj nomoj de blogoj - ĝi montris ilin malĝuste. Do, mi instalis Deepest Sender en ĝi kaj komencis uzi ĝin anstataŭ tiu kromprogramo. Ŝajnas, ke ĉio funkcias bone.

Ankaŭ mi finfine registris min ĉe Flickr kaj nun estas esploranta ĝin. Flock ankaŭ havas interfacon al Flickr kaj al Photobucket - ankoraŭ unu fotodeponejo. Mi jam uzis ĝin antaŭ, sed poste trovis kelkajn aliajn. Tamen, mi ankoraŭ ne decidis, ĉu mi uzu FlickrPhotobucket anstataŭ nun uzata Picasa Web Albums, ĉar mi ja uzas Picasa'n mem kiel indeksilo kaj serĉilo por miaj fotaĵoj. Sed Google donas nur 1024M por fotaĵoj kaj mi jam okupis 17% da spaco.

Estas ja ankotaŭ Ipernity kaj Yandex, kiujn mi ankaŭ uzas... Do, kion mi elektu?

Nova renkontiĝo

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Kalle denove vizitis Moskvon (pro la hodiaŭa baloto). Li akompanis min dum mi voĉdonis kaj eĉ faris kelkajn fotojn de mi en la balotejo. Li ja devas verki artikolon por sia gazeto pri elektoj en Rusio.

Poste li vizitis nian hejmon. Ni tagmanĝis kaj babilis, ĉefe pri politikaj aferoj, kompreneble.

Interalie, mi tuj malkovris ke li metis sian foton faritan de mi en sia paĝo Kiu mi estas?. Tre agrablas ke la foto plaĉas al li. :)

la 31-a de januaro 2008

Forpasoj

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Dum la lastaj tagoj forpasis Claude Piron kaj Don Harlow.
Tio estas grava perdo, grandega bedaŭro por Esperantujo. :(

la 27-a de januaro 2008

Vintra Kislovodsk - I

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto


Saluton!

Mi komencas enretigi fotaĵojn faritajn en vintra Kislovodsk (interalie, mi naniam vizitis tiun urbon dumvintre). Ankaŭ mi neniam antaŭ vidis Elbruson tiel bone.

Spekti la fotojn )

la 23-a de januaro 2008

Mi revenas

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Post semajna vojagxo al Kislovodsk mi revenas hejmen.
Dum la vizito mi faris multe da fotajxoj. Ili aperos post kelkaj tagoj.

la 11-a de januaro 2008

Mi forveturas

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Lunde mi forveturos al Kislovodsk viziti miajn gepatrojn. Sed mi revenos post unu semajno. Kaj, kompreneble, mi kunportos iom da novaj fotaĵoj. :)
Do, ĝis la!

la 10-a de januaro 2008

Blogaro

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Mi ĵus agordis mian blogon ĉe ya.ru por ke ĝi kolektu blogerojn ne nur de miaj ĉefaj ruslingvaj VivĴurnalo kaj Blogger, sed ankaŭ de preskaŭ ĉiuj aliaj: de tiu ĉi blogo kaj de la blogo ĉe Diino kaj finfine de mia esperanta blogo ĉe Blogger.

la 9-a de decembro 2007

Renkontiĝo kun Kalle Kniivilä

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto


Kalle Kniivilä vizitis Rusion kaj sabate ni povis renkonriĝi sur la stratoj de Moskvo. Ni promenis laŭ Novij kaj Malnovij Arbatoj kaj babilis. Li estas ege interesa persono, kaj mi ĝojas ke mi sukcesis pasi tiom da tempo kun li (malgraŭ mia aĉa parola lingvo ni konversaciis en Esperanto kvankam Kalle bonege parolas la rusan).

pli da fotoj )

la 31-a de oktobro 2007

Noto

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Malĝis!

Mi estas iom tro okupita por blogi, tamen mi iom aktivas ĉe Ipernity - plejparte mi sendas tien malnovajn fotaĵojn. Ankaŭ mi estas tradukanta unu mian artikolon pri fotografio. Baldaŭ, mi esperas, ĝi aperos ankaŭ ĉi-tie. La tradukado malfacile kuras, ĉar mankas al mi
bona fototerminaro.

Do mi volis nur informi vin, ke mi vivos plu kaj ĉio bonas ĉe mi kaj mia familio.

Malsaluton!

la 22-a de oktobro 2007

Motivo de aĉeto de fotilo

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Apud lago pentristo faris pentradon kaj alvenis geedzoj de malantaŭe. Ili rigardis momenton. Fine la edzo diris al la edzino kun nerefutebla tono: "Vidu, kara, kiel maloportune sen fotilo!"
Fonto: Legu Kaj Ridu

la 18-a de oktobro 2007

Mi ĉe Ipernity

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Jen estas mi ĉe Ipernity: http://dmych.ipernity.com/
Bonvenon!

la 15-a de oktobro 2007

Fotoretejo en Esperanto!

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto
Kiel skribis Libera Folio, la granda foto-retejo Ipernity lanĉis sian esperantan fasadon. Jen ĝi estas: http://www.ipernity.com/home?lg=eo

la 14-a de oktobro 2007

Unua neĝo en Moskvo ĉi-aŭtune

Add to Memories Tell a Friend
goban, kafo, go, fotisto


La veterprognozo ne trompis. Jen estas kelkaj fotoj de hodiaŭa vetero en Moskvo. Mi faris ilin el miaj fenestroj.

pli da fotoj )
Funkciigita de LiveJournal.com